Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

 

Esperoj niaj flugas

Esperoj niaj flugas, birdoj belaj.
Dum ili en la flugoj alĉielaj
aeron de etera puro
enspiras kun plezuro,
kaj ili tien trafas,
kie jam eĉ la aglo svenas,
ĉasist' sovaĝa, la realo venas,
kaj ilin vice pafas.